* Italiano vedi sotto ** Deutsch siehe unten
Dum la lastaj tagoj denove ekflamis la diskuto pri la reliefo, kiu troviĝas sur la palaco de la financoficejoj en Bolzano/Bozen. La reliefo inter alie prezentas la faŝisman gvidanton Benito Mussolini sidante sur ĉevalo kaj lia eldiro "credere, obbedire, combattere" (kredi, obei, batali). La eldiro kaj ĝia eldiranto tute ne taŭgas por la hodiaŭa, bonŝance pli pacema epoko. Pro tio kelkaj homoj postulis kaj daŭre postulas, ke la reliefo estu ia-maniere modifata aŭ eĉ forprenita. Antaŭ tri jaroj la tiama registaro de la provinco faris konkurson pri ideoj de modifo, kelkaj ideoj estis proponitaj, unu el ili venkis la konkurson, sed fine neniu estis realigita.
El la tiamaj ideoj ni subtenis kaj subtenas tiun, kiu proponis projekti super la reliefon la citaĵon de filozofo Hannah Arendt kiu diras "Niemand hat das Recht zu gehorchen" (Neniu rajtas obei) Kompreneble nia propono estis kaj estas skribi la citaĵon esperante, ĉar nur neŭtra lingvo taŭgas por superi la naciismajn pensmanierojn. Espereble la nova registaro realigos tiun efikan, pacigan kaj malmultekostan ideon.
*
In questi giorni riappare la discussione relativa al rilievo sul palazzo degli uffici finanziari di Bolzano. Delle idee proposte tre anni fa, nell'ambito dell'apposito concorso, noi continuiamo a sostenere quella di proiettare sul rilievo la citazione della filosofa ebreo-tedesca Hannah Arendt che dice "Nessuno ha il diritto di obbedire". La scritta però, a nostro avviso, dovrebbe essere in Esperanto "Neniu rajtas obei!". Perchè una lingua neutra aiuta a superare i nazionalismi.
**
Derzeit ist die Diskussion über das Relief auf den Finanzämtern in Bozen wieder in den Medien. Von den vor drei Jahren im Rahmen des Wettbewerbs eingegangenen Ideen, für eine Umgestaltung des Reliefs, unterstützen wir weiterhin den Vorschlag, auf das Relief das Zitat der Philosophin Hannah Arendt "Niemand hat das Recht zu gehorchen" zu projezieren. Dabei sollte die Schrift allerdings in Esperanto aufscheinen "Neniu rajtas obei". Denn eine neutrale Sprache hilft, Nationalismen zu überwinden.
Aggiungi un commento
Effettua il login per aggiungere un commento!Commenti